Herol: La socia reto de Heroldo de Esperanto

Socia reto por ĉiuspecaj esperantistoj, E-asocioj kaj E-entreprenoj.
La retejo ĉe heroldodeEsperanto.com ne konsistas nur el la reta versio de la tradicia gazeto konata de ĉiuj, fondita de Teo Jung en 1920, en Germanio. Ĝi estas vere granda projekto de informado kaj komunikado por la esperantistoj kaj alirkanalo al Esperanto por neesperantistoj. Rilate ĉi tiun baza ideon, multo ankoraŭ venos, sed tuj ni povas paroli pri nia unua inciato kiu iras trans la ideo de gazeto: socia reto por esperantistoj kaj…ankaŭ por neesperantistoj!

En la unua fazo, nur esperantistoj estos invitataj kaj povos aliĝi senpage al Herol, lanĉota en decembro (aŭ eble en januaro). Abonantoj de Heroldo plene aliros al ĉiuj rimedoj disponeblaj.Poste, neesperantistoj estos invitataj, sed ĉiam la oficiala lingvo estos Esperanto. Temos pri maniero enplekti la neesperantistojn per bone planataj projektoj de Sociala Grupo Lexus, partnere kun ĉiujspecaj E-asocioj ⎼ nome landaj, regionaj, fakaj kaj lokaj asocioj ⎼ kaj E-entreprenoj. Sed tio estas afero ne por tuj. Unue Sociala Grupo Lexus devos trovi partnerojn inter la E-asociaro.

Nu, jen en ĝeneralaj trajtoj Herol, socia reto de la engaĝita legantaro de Heroldo:

Herol en ĝeneralaj trajtoj

Herol havas aro da rimdedoj kiuj ebligos diversaj aplikoj al ĝia membraro.

Profila kompleto
Ebligas al la herolanoj prezenti vastan informaro pri si mem, kompreneble, temas pri nedeviga afero;
Konto-agordo
Ebligas al laHerol- uzantaro modifi siajn konton kaj agordojn pri avertoj rekte en la profilo
Amikiĝo
La uzantoj de Herol povos krei konektojn inter si kaj akompani sian aktivadon kaj de la aliaj. Estas eble elekti tiujn, kiuj interesas vinm quem mais se importam.
Privataj mesaĝoj
La herolanoj povos konversacii private.
Aktivad-fluo
Aktivad-fluo laŭ la ĝeneralaj,personaj kaj grupaj fluoj; komentoj hierarkie hierarkie ordigitaj; rekta publikigado, elekto de preferoj kaj @mencioj. Ĉio eblos per RSS kaj averoj per retmesaĝoj.
Grupoj de uzantoj
Per grupoj eblos al la Herol-uzantaro organiziĝi laŭ publikaj, privataj aŭ kaŝitaj sekcioj,kies aktivad-fluo estos aparte prezentitaj kun membrolisto.e membros.
Blogaro
Blogoj por ĉiu herolano (nur por abonantoj)

Ni ne nur pripensas la mondon, ni kunkonstruas ĝin per Esperanto